USUI

USUI Hiroyuki

Naskiĝis en Tokio, Japanio, en 1967. Esperantistiĝis en 1981. En 1991-2012 oficisto  de la urba registaro de Suginami, Tokio. En 2001 magistriĝis pri internacia komunikado ĉe la universitato Aoyamagakuin, Tokio. De 2012 ĝis nun Esperantlingva redaktoro ĉe El Popola Ĉinio, Pekino. De 2013 ĝis nun membro de la Akademio de Esperanto. Ĉefaj interesoj: Esperanto kaj naciismo en orienta Azio, komparo inter planlingvoj kaj piĝinaj/kreolaj lingvoj. Kunaŭtoris plurajn librojn pri lingvo- sociologio en la japana (ekz. Trans la lingva moderno, 2004, Akasisyoten), traduk- kompilis poemojn de William Aud japane (Poemaro de William Auld, 2007, Midnight Press).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *