Prelegoj


 


Prelego: Lingva ero en la distopia projekto de Kita Ikki: Ĉu Eo kiel Newspeak?

Aŭtoro: USUI Hiroyuki

Resumo:

Mi jam de dek kelkaj jaroj esploras la proponon de tiu ĉi japana “ultranaciisto” adopti Esperanton en Japanio kaj de ĝi konstruota “revolucia imperio” por fine fari la lingvon la sola uzota en tiuj teritorioj. Tiun ĉi proponon mi baptis eĉ “prasennaciismo en oriento” okaze de la 36-a Esperantologia Konferenco en Rejkjaviko. Fakte miaj esploroj ĝis nun estis motivitaj de la deziro kvazaŭ rehonorige liberigi tiun ĉi pensulon/politikan aktivulon el la brulstampo de “ultranaciisto” donita al li, ekzemple fare de MIYAMOTO Masao. Tamen iu lastatempa japanlingva verko pri lia socia darvinismo (Kado Kazumasa [2009]: KITA Ikki: ŝtato kaj evoluo, Tokio: Iwanami) prezentas interpretadon de la malfacile digestebla parto de la ĉefaj ideoj de Kita, kiu temas pri la estonta evoluo de la homo al la dia raso(!). Tiu ĉi studo sugestas eblon, ke la utopio de la diiĝinta homaro, kiun Kita prirevis, povus efektive rezulti en absolute totalisma distopio. Kian rolon, se tiel, Esperanto ricevus en tiu (mal)idealo de Kita? Tiu ĉi referaĵo provos bildigi tiun rolon de la zamenhofa lingvo, kiu montriĝus simila al tiu de Newspeak aŭ io eĉ plia.


 

Prelego: Silvio Gesell kaj Esperanto:

Aŭtoro: Javier Alcalde

Resumo:

Tiu prelego esploras la rilaton inter la germana ekonomikisto Silvio Gesell kaj la movado por internacia helplingvo. Temas pri influa pensulo, kun proponoj de socia reformo proksimaj al tiuj de Henry George. Probable li neniam aktivis en la Esperanta movado. Tamen, plurfoje li defendis publike la utilecon de Esperanto. Ĝis tri malsamaj projektoj proponis Gesell, en kiuj ĉi lingvo ludas ŝlosilan rolon. La unua, kiel internacia helplingvo, konceptiĝis komence de la Unua Mondmilito kaj ligiĝas al pacaj celoj. En la dua, Esperanto estas lingvo de komunikado de io simila al tio, kio tridek jarojn poste iĝos Eŭropa Ekonomia Komunumo. Trie, Gesell imagis, ke Esperanto povus fariĝi oficiala lingvo de Supra Silezio, teritorio de Centra Eŭropo pri kiu post la Granda Milito batalis Germanio kaj Pollando. Mi diskutos la rolon de Esperanto en la pensado de la germana reformisto, sugestante similaĵojn kun la Zamenhofaj ideoj. Krome, personaj rilatoj de Gesell kun konataj esperantistoj konfirmos lian ligon kun la Esperanta movado.


 

Prelego: La ideo pacifismo kaj la bazteorio de Esperanta movado

Aŭtoro: KADOJA Hidenori

Resumo: ricevota


Prelego: Kion instruas la ripetado de sufiksoj en Esperanto

Aŭtoro: Probal Dasgupta

Teksto


 

Prelego: Esperanto kiel ilo de lingva demokratio: raporto pri kurso en universitato en Barato

Aŭtoro: Giridhar Rao

Resumo:

En la Universitato Azim Premji (Bengaluro, Barato), studentoj faras kurseton kies titolo estas “Esperanto and Linguistic Democracy” (Esperanto kaj lingva demokratio). En la kurso, ili studas jenajn temojn: la lingvan ordon aktualan, fontojn de lingva potenco, lingvajn neegalecojn, strategiojn mastrumi plurlingvecon, kaj Esperanton kiel unu el tiuj strategioj.

La lernantoj kompreneble lernetas iom pri la strukturo de Esperanto por ke ili ekkomprenu la lingvon kiel planlingvan solvon. Sed kiel la supra listo indikas, la kurseto ĉefe fokusas pri la eroj de la Praga Manifesto, t. e. la ideoj pri partoprena egaleco komunika.

La Universitato mem havas eksplicitan socian celon pri socia justeco, egaleco, daŭripovo kaj humaneco. Tiel krom raporti pri la sukcesoj kaj defioj de la kurseto, la proponata prelego esploros la interrilatojn inter tiu ĉi vizio de la Universitato kaj la idearo de la Praga Manifesto, kaj do la eblecojn enkonduki Esperanton en la universitatan medion en Barato


Prelego: Kontrasto inter Esperanto kaj la korea

Aŭtoro: BAK Giwan

Resumo:

Mi kontrastigas Esperanton kaj la korean je diversaj tavoloj laux la vidpunkto de korea lingvisto. Kaj samtempe mi volas starigi kelkajn demandojn pri la gramatiko (aux gxenerala uzo) de Esperanto, ekzemple pri la sinsekva apero de substantivoj.


 

Prelego: 90-jariĝo de la Ea-radiofonio

Aŭtoro: Barbara Pietrzak

Resumo:

De mallongaj ondoj ĝis podkasto kaj ondofluaj programoj. La ŝanĝoj kaj kontinueco  en la programenhavo sendepende de la teknologia progreso.


Prelego: Esperanto: Esploraj Prioritatoj

Aŭtoro: Humphrey Tonkin

Teksto