User:Oraola

From La Nova Akademiano
Jump to: navigation, search


Fundamento de Esperanto[edit]

"Tuŝu ĝin nur la Mefisto..."

La Fundamento de Esperanto verkita de doktoro L. L. Zamenhof kaj publikigita en 1905 estis akceptita de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer kiel la plej grava leĝo de la Internacia LIngvo. En pli ol jarcento kaj duono da ĉiutaga uzo, multaj parolis kaj verkis pri la Fundamento, sed kiel notite jam de la plej fruajj tempoj, la vera kono de la "leĝo" inter la popolanoj ĉiam estis nesufiĉa.

Je 2016-02-17, mi eklernis ke mi estis elektita plena membro de la Akademio de Esperanto por sesjara deĵorperiodo (2016-2022). Mia emo enprofundiĝi en la Fundamento estas iom pli malnova, fakte mi aĉetis paperan version de la libro jam de antaŭ pli ol unu jaro.

Hodiaŭ, 2016-02-19, mi eklaboras pri La Nova Akademiano, pere de kiu mi ja tuŝos la Fundamento-n, ĝis miaj fakaj konoj pri la tuta paperfasko permesos al mi senĝene diskuti kun la pli malnovaj kaj pli bone edukitaj kolegoj. Ek al la laboro!