Alvoko

La organizantoj de la Esperantologia Konferenco 2017 okazonta en Seulo, Korea Respubliko , kadre de la 102a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj ĝeneralan kongresontojn al partopreno en la Konferenco.

Estos tri niveloj de partopreno:

1. Preleganto: Fakulo-esperantologo kiu parolos dum la matena parola sesio pri temo rilata al la (soci-)scienca studado de la lingvo Esperanto kaj de la Esperanto-movado aŭ pri temo pli vasta rilata al plan-lingva evoluo kaj Interlingvistiko.  Ni ankoraŭ atendas certigon pri partopreno de elstaraj esperantologoj venantaj el ĉiuj anguloj de la planedo. Vizitu tiun ĉi paĝo ofte, ĉar iliaj nomoj estos diskonigitaj tuj post certigo de ilia partopreno.

Se vi havas sugeston pri la temo traktota, bonvolu kontakti rekte la prelegontojn aŭ sendu retmesaĝon al la organizantoj ĉe EK 2017 organizantoj.

2. Afiŝ-montranto: En la postagmeza sesio ĉiuj partoprenantoj en la konferenco havos la ŝancon vidi la afiŝojn preparitajn de la afiŝprezentantoj. La temoj traktataj de la afiŝoj denove rilatos al la disciplino Esperantologio, larĝe difinita kiel la scienco pri la diversaj aspektoj de la lingva fenomeno Esperanto (Dankon al NPIV kaj al W. Auld). Bonvolu prepari po unu afiŝon en formato A0 (841 mm × 1189 mm) aŭ ANSI E (33 coloj × 44 coloj), litertiparo ne malpli granda ol 28 pt kun interlinia spaco minimume 32 pt. Komprenu, ke la celo estas ebligi al la ĉeestantoj legi la afiŝon de distanco proksimume 1,5 m. Ni forte instigas la uzon de grafikaĵoj, skemoj aŭ diagramoj por liveri la enhavon. Inkluzivu en la afiŝon resumon de la enhavo maksimume 300-vortan. Sendu vian afiŝproponon al la EK 2017 organizantoj antaŭ 2017-04-30. Ne temas pri la kompletigita verko, sed pri sufiĉe da materialoj por ebligi al la organizantoj taksi la kvaliton de via kontribuo. La plej elstaraj dudek afiŝoj estos parto de la Esperantologia Festeno postagmeza, kie la  aŭtoroj staros ĉe la afiŝoj kaj respondos demandojn de la ĉeestantoj. Grupo de prelegintoj-juĝantoj elektos la tri plej elstarajn afiŝojn, kies aŭtoroj ricevos premiojn.

Por faciligi vian laboron, bonvolu trovi ĉi sube ŝablonon de afiŝo. La teksto prenita el vera scienca artikolo estas nur ekzemplo, kiujn elementojn enhavu la afiŝo. La ŝablono estas provizita por havigi al vi pli karan ideon pri la formato de via kontribuaĵo. Se vi volas ricevi kopion de la dosiero por softvarpakaĵo InDesign CC, bonvolu kontakti la organizanton.

ŝablono

3. Ĝenerala partoprenanto: kiuj venas al la Esperantologia Konferenco por lerni, por diskuti kun la fakuloj, por kontribui freŝajn kaj interesajn vidpunktojn al la diskutataj temoj. Ĉiuj kongresanoj estas invitataj partopreni.

 

Pri ĉiuj ĝeneralaj demandoj kaj proponoj, bonvolu kontakti la EK 2017 organizantojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *