Alcalde

Javier Alcalde (Barcelona, 1978)  estas esploristo en la centro de studoj pri sociaj movadoj de la Scuola Normale Superiore en Florenco, Italio. Li doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj (EUI, 2009). Li partoprenis kiel fakulo en diversaj internaciaj intertraktatoj pri malarmado, inkluzive de la malpermeso de grapolbomboj kaj la traktato pri komerco de armiloj. Li publikigis ĉapitrojn kaj fakajn artikolojn en internaciaj revuoj pri refuĝintoj, malarmado, sociaj movadoj, pacismo, lingva justeco kaj pri la historio de la Esperanta movado. Financita de ESF, li verkis detalan analizon de la interfaka literaturo pri lingva justeco, kiu jam eldoniĝis en malsamaj versioj angle, katalune kaj Esperante, kaj kiu prezentiĝis en 2016 en la kadro de Internacia Kongresa Universitato en Nitro (Slovakio).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *